Our Lady Of Medjugorje
Messages From 2008 In Esperanto
Mesaĝo el 25-a de januaro 2008 "Karaj infanoj! Kun fasto vi alproksimiĝas al la tempo de la graco.Via koro estas kavazaŭ  priplugita grundo, preparita akcepti la frukton , el kiu elkreskos la bono. Vi, infanetoj estas liberaj, por elekti bonon aŭ  malbonon. Tial mi vokas vin, por ke vi  preĝu kaj fastu. Dissemu la  ĝojon kaj la frukto de la  ĝojo kreskos en viaj koroj por via bono kaj ceteraj  ĝin vidos kaj akceptos tra via vivo.Malakceptu pekon  kaj elektu la eternan vivon. Mi estas kun vi kaj mi petas por vi  ĉe mia Filo.  Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 01/2008
Mesaĝo el 25-a de februaro 2008 "Karaj infanoj! En tiu  ĉi tempo de la graco mi denove vokas vin al la preĝo kaj sindeteno. Ĉiu via tago estu trabrodita per ardaj preĝoj por  ĉiuj tiuj, kiuj ne ekkonis la Dian amon.  Mi dankas al vi por respondo al mia voko."  02/2008
Mesaĝo el 25-a de marto 2008"Karaj infanoj! Mi vokas vin por labori je via ena konverto.  Ankoraŭ Ĉiam vi estas malproksime de la renkonto kun la Dio en via koro. Tial vi uzu despli multe da tempo en preĝo kaj en la adoro de Jezuo en la Plej Sankta Sakramento, por ke Li ŝanĝu vin kaj por enmeti en viajn korojn la vivan kredon kaj sopiron al eterna vivo. Ĉio estas efemera , inafanetoj, nur la Dio ne estas efemera. Mi estas kun vi kaj instigas vin kun  la amo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 03/2008
Mesaĝo el 25-a de aprilo 2008 "Karaj infanoj! Ankaü hodiaü mi invitas vin por kreski en la Dia amo kiel floro, kiu sentas varmajn radiojn de la printempo. Tiel ankaü vi kresku, miaj   infanetoj en la Dia amo kaj portu ĝin al ĉiuj, kiuj estas malproksime de la Dio. Serĉu la Dian volon, kaj agu bonon al tiuj, kiujn donis al vi Dio en vian vojon kaj estu lumo kaj ĝojo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 04/2008
Mesaĝo el 25-a de majo 2008 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de la graco en kiu al mi permesis la Dio esti kun vi, vokas mi vin, miaj karaj infanoj denove por konverto. Laboru per eksterordinara maniero je savo de la mondo ĝis kiam mi estas kun vi. La Dio estas mizerikorda kaj donas eksterordinarajn gracojn, tial serĉu ilin pere la  preĝo. Mi estas kun vi kaj mi ne lasos vin solajn. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 05/2008
Mesaĝo el 25-a de junio 2008 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin kun granda ĝojo en la koro, por ke vi sekvu min kaj  aŭskultu miajn mesaĝojn. Estu ĝojaj portantoj de paco kaj amo  en tiu ĉi senpaca  mondo. Mi estas kun vi kaj mi ĉiujn vin  benas kun mia Filo Jesuo, La Reĝo de la paco.  Mi dankas al vi por respondo al mia voko."  06/2008
Mesaĝo el 25-a de julio 2008 "Karaj infanoj!  En tiu ĉi tempo , kiam vi pensas je via korpa ripozo, mi vokas vin al la  konvertiĝo. Bonvolu preĝi kaj labori tiel, por ke  via koro sopiru al la Dio  Kreinto, kiu estas vera ripozo de  via animo, kaj de via  korpo. Li montru al vi Sian vizaĝon  kaj donu al vi Sian pacon. Mi estas ĉe vi kaj propetas por ĉiu  el vi antaŭ la Dio. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 07/2008
Mesaĝo el 25.-a de aŭgusto 2008 "Karaj infanoj. ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la persona konverto. Vi estu tiuj, kiuj konvertiĝados kaj per sia propra vivo atestos, amos, pardonos kaj alportos ĝojon de la Releviĝinton  en tiun ĉi mondon, en kiu mia Filo mortis kaj en kiu homoj ne sentas la bezonon serĉi Lin kaj malkovri  Lin en sia vivo. Adorkliniĝu al Li, kaj via espero estu la espero por tiuj, kiuj ne havas Jesuon. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 08/2008
Mesaĝo el 25.-a de septembro 2008 "Karaj infanoj. Estu via vivo denove decido por la paco. Vi estu ĝojaj portantoj de la paco, kaj ne forgesadu, ke vi vivas en la tempo de  la  graco, en kiu la Dio donas al vi tra mia ĉeesto grandajn gracojn. Ne izoliĝu , infanetoj, sed bone utiligu por vi tiun ĉi tempon, kaj serĉu la donacon de la paco kaj amo por via vivo, por ke vi povu esti la donaco por aliuloj. Mi benas vin per mia patrineca beno. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 09/2008
Mesaĝo el 25.-a de oktobro 2008 "Karaj infanoj. Per aparta vojo mi vin ĉiujn alvokas, bonvolu preĝi por miaj intencoj, tiel, por ke viaj preĝoj, la planojn de la satano rilate la mondon baraktus, ĉar per ĉiu tago estas la mondo pli malproksime de la Dio, kaj la satano ŝajnigas, ke li estas  je la sama nivelo kun Dio, kaj  ĉio kio estas en vi bela kaj bona en  ĉiu unu el vi, li detruas. Tial miaj karaj infanoj, armigu vin per la preĝo kaj fasto, por ke vi konsciu, kiel multe vin la Dio amas, kaj por ke vi plenumu la Dian volon. Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 10/2008
Mesaĝo el 25.-a de novembro 2008 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi alvokas vin, por ke vi preĝu en tiu  ĉi gracoplena tempo, por ke la  malgranda Jesuo naskiĝus en via koro. Li kiu mem estas la paco, Li donacu tra vi, la pacon por la tuta mondo. Tial karaj infanoj preĝu vin seninterrompe por tiu ĉi mondo sen espero, por ke vi estiĝu la  atestantoj de la paco por  ĉiuj. La Espero trafluu tra viaj koroj kiel la rivero de la gracoj.  Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 11/2008
Mesaĝo el 25.-a de decembro 2008 "Karaj infanoj. Vi hastas, laboras, amasigas, sed  sen beno. Vi ne preĝas! Hodiaŭ mi alvokas vin por ke vi ekhaltu ĉe  kripo kaj meditu pri Jesuo, kiun mi ankaŭ hodiaŭ donas al vi, por ke Li benu vin,  kaj helpu al vi kompreni, ke sen Li, vi ne havas estontecon.  Tial karaj infanoj transdonu viajn vivojn en la manojn de Jesuo, por ke Li gvidu vin, kaj protektu de  ĉiu malbono.  Mi dankas al vi, ke vi akceptis mian inviton." 12/2008