Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2007 In Esperanto

Mesaĝo el 25-a de januaro 2007 "Karaj infanoj! Metu Sanktan Skribon sur la videblan lokon en via familio kaj legu Ĝin. Tiel vi ekkonos preĝon per via koro, kaj viaj pensoj estos en la Dio. Memoru, ke vi estas paseblaj kvazaŭ floro en kampo, videbla el longa distanco, kiu en unu momento malaperas. Miaj karaj infanoj postlasu kie ajn vi trairos, la signojn de bono kaj amo kaj Dio benos vin per pleneco de Sia beno. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 01/2007

Mesaĝo el 25-a de februaro 2007 "Karaj infanoj! Malfermu vian koron, en tiu ĉi fastotempo, al la Dia favorkoreco. Ĉiela Patro volas ĉiun el vi liberigi el sklaveco de peko. Tial, infanetoj, eluzu bone tiun ĉi tempon kaj pere de renkonto kun Dio en konfeso fordonu la pekon kaj decidiĝu por sankteco. Faru tion pro amo al Jesuo, kiu elaĉetis vin per sia sango, ke vi estu feliĉaj kaj en paco. Ne forgesu, infanetoj, via libereco estas via malforteco, tial sekvu miajn mesaĝojn kun seriozeco. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 02/2007

Mesaĝo el 25-a de marto 2007 "Karaj infanoj! Mi volas el la koro danki vin por viaj fastaj oferoj.Mi volas vin instigi, plu vivi la faston per la malfermita koro. Per fasto kaj sinfordono, karaj infanoj, vi estos pli fortaj en la kredo. En la Dio vi trovos la veran pacon helpe de ĉiutaga preĝo.Mi estas kun vi, kaj mi ne estas laca. Mi volas vin ĉiujn kunpreni en la ĉielon, tial vi decidiĝu ĉiutage por la sankteco. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 03/2007

Mesaĝo el 25-a de aprilo 2007 "Karaj infanoj! Ankaǔ hodiaŭ mi invitas vin al konvertiĝo.Malfermu viajn korojn. Tio ĉi estas la tempo de graco, dum mi estas kun vi, utiligu ĝin. Diru: "Tio ĉi esta la tempo por mia animo". Mi estas kun vi kaj mi amas vin per nemezurebla amo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 04/2007

Mesaĝo el 25-a de majo 2007 "Karaj infanoj! Preĝu kun mi al Sankta Spirito, ke Li en serĉado de la Dia volo, konduku vin, sur la vojo de via sankteco. Kaj vi, kiuj estas malproksimitaj de la preĝo, konvertu kaj serĉu en la silento de via koro, la savon de via animo, kaj nutru ĝin per preĝo. Mi benas vin ĉiun unuope per mia patrina beno. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 05/2007

Mesaĝo el 25-a de junio 2007 "Karaj infanoj! Ankaǔ hodiaŭ, kun granda ĝojo en mia koro, mi vokas vin al konvertiĝo. Infanetoj, bonvolu ne forgesi, ke vi ĉiuj estas gravaj, en tiu ĉi granda plano, kiun la Dio efektivigas pere de Meĝugorje. La Dio volas konverti la tutan mondon kaj voki ĝin al la savo, kaj al vojo al Li, Kiu estas la komenco kaj la fino de ĉiu kreaĵo. Per aparta maniero, infanetoj, el la profundo de mia koro, mi vokas vin ĉiujn, ke vi malfermu al tiu ĉi granda graco, kiun donas al vi la Dio pere de mia ĉeesto ĉi tie. Mi volas danki al ĉiu el vi por oferoj kaj preĝoj. Mi estas kun vi kaj ĉiujn mi benas. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 06/2007

Mesaĝo el 25-a de julio 2007 "Karaj infanoj! Hodiaŭ, je la festotago de la patrono de via paroĥo mi vokas vin al la imitado de la vivo de la sanktuloj. Ili estu por vi la ekzemlo kaj la instigo al la vivo en la sankteco. La preĝo povas esti por vi ne balasto, sed kvazaŭ la aero, kiun vi spiras. Karaj infanoj , la Dio malkovros al vi Lian amon kaj vi spertos la ĝojon, ke vi estas miaj amataj. La Dio benos vin kaj donos al vi la plenecon da ĝojo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 07/2007

Mesaĝo el 25-a de aŭgusto 2007 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la konvertiĝo.Via vivo estu la reflekto de Dia boneco kaj ne de malamo kaj de ĵurrompeco.Preĝu infanetoj, por ke la preĝo estiĝu por vi la vivo. Tiel vi ekkonos en via vivo pacon kaj ĝojon, kiujn la Dio donas al tiuj kiuj estas malfermitaj por Lia amo. Kaj vi kiuj estas malproksimaj de Dia mizerikordo , konvertiĝu,por ke la Dio ne eksilentu al viaj preĝoj kaj por ke al vi ne estu malfrue. Tial konvertiĝu en tiu ĉi tempo de difavoro, kaj Dio estu je unua loko en via vivo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 08/2007

Mesaĝo el 25-a de septembro 2007 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin ĉiujn, por ke viaj koroj ankoraŭ per pli arda amo ekbrulu al la Krucumita , kaj ne forgesadu , ke Li el la amo al vi donis Sian vivon, por ke vi estu savotaj. Infanetoj, meditu kaj preĝu por ke malfermiĝu via koro al la Dia amo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 09/2007

Mesaĝo el 25-a de oktobro 2007 "Karaj infanoj! La Dio, el amo sendis min inter vin, por gvidi vin al la vojo de la savo. Multaj el vi malfermis siajn korojn kaj akceptis miajn mesaĝojn, sed multaj perdiĝis sur tiu ĉi vojo kaj neniam ekkonis la Dion de la amo en la profundo de sia koro. Pro tio mi vokas vin, ke vi estu la amo kaj la lumo, kie estas mallumo kaj peko. Mi estas kun vi kaj ĉiujn vin mi benas. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 10/2007

Mesaĝo el 25-a de novembro 2007 "Karaj infanoj! Hodiaū, kiam vi solenas Kriston, la Reĝon de ĉiu kreitaĵaro, mi deziras al mi, ke Li la reĝo de via vivo estu. Nur tra la donado, miaj karaj infanoj, povas vi la sindonon de Jesuo sur la kruco por ĉiu el vi ekkompreni. Miaj karaj infanoj, donu al la Dio tempon, por ŝanĝi vin kaj per Lia graco plenigi vin tiel, ke vi por aliuloj la graco povas esti.Miaj karaj infanoj, mi estas por vi la donaco de graco, kiu por tiu ĉi maltrankvila mondo alvenas. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 11/2007

Mesaĝo el 25-a de decembro 2007 "Karaj infanoj! Kun granda ĝojo mi portas al vi la Reĝon de la Paco, ke Li benu vin per sia benado. Genuu antaŭ Li kaj donu al la Kreinto, kiun sopiras via koro, la tempon. Ne forgesu. ke vi estas nur preterirantoj en tiu ĉi mondo kaj aĵoj povas al vi doni malgrandajn ĝojojn, dum pere de mia Filo estas donacata eterna vivo. Tial mi estas kun vi, por konduki vin al tio, kion sopiras via koro. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 12/2007


BackHomeOverviewInfo
Last Modified 01/07/2008