Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2023 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2023 "Karaj infanoj.Preĝu kun mi por paco, ĉar Satano volas militon kaj malamon en koroj kaj popoloj. Tial preĝu kaj oferu viajn tagojn per fastado kaj pentofarado, por ke Dio donu al vi pacon. La estonteco estas ĉe vojkruciĝo, ĉar la moderna homo ne volas Dion. Tial la homaro iras al pereo. Vi, infanetoj, estas mia espero. Preĝu kun mi,por ke tio, kion mi komencis en Fatima, kaj ĉi tie, povu esti realigata. Estu preĝo kaj atestu pacon en via ĉirkaŭaĵo, kaj estu homoj de paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2023

Mesaĝo el 25-an Februaro 2023 "Karaj infanoj. Bonvolu daŭre konvertiĝi kaj vesti sin per pento vestaĵoj kaj per persona kaj per profunda preĝo kaj en humileco, serĉu pacon de la Plejaltulo. En ĉi tiu tempo de graco, Satano volas delogi vin; sed vi, infanetoj, daŭre rigardu mian Filon kaj sekvu Lin al Kalvario en rezigno kaj fasto. Mi estas kun vi, ĉar la Plejaltulo permesas al mi ami vin kaj konduki vin al la ĝojo de la koro, en fido, kiu kreskas por ĉiu, kiu amas Dion antaŭ ĉio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2023

Mesaĝo el 25-an Marto 2023 "Karaj infanoj. Tiu ĉi tempo estu por vi tempo de preĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2023

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2023 "Karaj infanoj. Mi alvokas vin ĉiujn esti portantoj de la paco kaj ĝojo de la resurektinta Jesuo por ĉiuj, kiuj estas malproksime de la preĝo; ke la amo de Jesuo per viaj vivoj transformu ilin al nova vivo de konvertiĝo kaj sankteco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 04/2023

Mesaĝo el 25-an Majo 2023 "Karaj infanoj. Mi alvokas vin iri en la naturon kaj preĝi, ke la Plejaltulo parolu al via koro kaj ke vi sentu la potencon de la Sankta Spirito por atesti la amon, kiun Dio havas al ĉiu kreitaĵo. Mi estas kun vi kaj propetas por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2023

Mesaĝo el 25-an Junio 2023 "Karaj infanoj. La Plejaltulo permesas al mi esti inter vi,preĝi por vi, esti Patrino por vi kaj esti via rifuĝejo. Infanetoj, mi alvokas vin: revenu al Dio kaj al preĝo kaj Dio vin abunde benos. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2023

Mesaĝo el 25-an Julio 2023 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de graco, en kiu la Plejaltulo sendas min al vi, por ke mi amu vin kaj gvidu vin, sur la vojo de konvertiĝo, proponu viajn preĝojn kaj oferojn por ĉiuj, kiuj estas malproksimaj, kaj ne ekkonis la amon de Dio. Vi, infanetoj, estu atestantoj de amo kaj paco por ĉiuj malpacaj koroj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2023

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2023 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo de graco, mi vokas vin al preĝo per la koro. Viaj koroj, infanetoj, leviĝu en preĝado al la Ĉielo, por ke via koro sentu la Dion de amo, kiu vin resanigas kaj amas vin per nemezurebla amo. Tial mi estas kun vi, por gvidi vin sur la vojo de konvertiĝo de la koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2023

Mesaĝo el 25-an Septembro 2023 "Karaj infanoj. Mi alvokas vin al forta preĝo. Modernismo volas eniri en viajn pensojn kaj ŝteli de vi la ĝojon de la preĝo kaj de la renkonto kun Jesuo. Tial, miaj karaj infanetoj, renovigu la preĝon en viaj familioj, por ke mia patrina koro estu ĝoja kiel en la unuaj tagoj, kiam mi vin elektis, kaj tage kaj nokte preĝo resonis kaj la Ĉielo ne silentis, sed abunde donacis pacon kaj benon al ĉi tiu loko de graco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2023

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2023 "Karaj infanoj. Ventoj de malbono, malamo kaj malpaco blovas tra la tero por detrui vivojn. Tial la Plejaltulo sendis min al vi, por konduki vin al la vojo de paco kaj unuiĝo kun Dio kaj homoj. Vi, infanetoj, estas miaj etenditaj manoj: bonvolu preĝi, fasti kaj proponi oferojn por paco - la trezoro, je kiu sopiras ĉiu koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 10/2023

Mesaĝo el 25-an November 2023 "Karaj infanoj. Ĉi tiu tempo estu interplektita kun preĝo por paco kaj bonfaroj, por ke la ĝojo de la atendo de la Reĝo de Paco sentiĝu en viaj koroj, familioj kaj en la mondo, kiu ne havas esperon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 11/2023


Last Modified 11/27/2023