Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2022 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2022 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi alvokas vin reveni al persona preĝo. Infanetoj, ne forgesu, ke Satano estas forta kaj ke li volas altiri des pli da animoj al si. Tial, estu viglaj en preĝo kaj firmaj en bono! Mi estas kun vi kaj benas vin ĉiujn per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2022

Mesaĝo el 25-an Februaro 2022 "Karaj infanoj. Mi estas kun vi kaj ni preĝu kune. Helpu min per preĝo, infanetoj, por ke Satano ne venku. Lia potenco de morto, malamo kaj timo vizitis la teron. Tial, infanetoj, revenu al Dio kaj al la preĝo, al fasto kaj al rezigno, por ĉiuj tiuj, kiuj estas premataj, malriĉaj kaj ne havas voĉon en ĉi tiu mondo sen Dio. Tial, infanetoj, revenu al Dio kaj al la preĝo, al fasto kaj al rezigno, por ĉiuj tiuj, kiuj estas premataj, malriĉaj kaj ne havas voĉon en ĉi tiu mondo sen Dio. Infanetoj, se vi ne revenas al Dio kaj Liaj Ordonoj, vi ne havas estontecon. Tial Li sendis min al vi por gvidi vin. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2022

Mesaĝo el 25-an Marto 2022 "Karaj infanoj. Mi aŭskultas viajn kriojn kaj preĝojn por paco. Satano persiste batalas por milito. Tial Dio sendis min inter vi, por gvidi vin sur la vojon de sankteco, ĉar la homaro estas ĉe vojkruciĝo. Mi alvokas vin reveni al Dio kaj al la Ordonoj de Dio, por ke estu bone al vi sur la tero, kaj por ke vi eliru el ĉi tiu krizo, en kiun vi eniris, ĉar vi ne obeas Dion, kiu amas vin kaj volas savi vin, kaj Li volas gvidi vin al nova vivo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2022

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2022 "Karaj infanoj. Mi rigardas vin kaj mi vidas, ke vi estas perditaj. Tial mi alvokas vin ĉiujn: revenu al Dio, revenu al preĝado – kaj la Sankta Spirito plenigos vin per Sia amo, kiu donas ĝojon al la koro. Espero kreskos en vi, ankaŭ por pli bona estonteco, kaj vi fariĝos ĝojaj atestantoj de la kompato de Dio en vi kaj ĉirkaŭ vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2022

Mesaĝo el 25-an Majo 2022 "Karaj infanoj. Mi rigardas vin kaj mi dankas al Dio pro ĉiu el vi, ĉar Li permesas al mi esti ankoraŭ kun vi, por kuraĝigi vin al sankteco. Infanetoj, paco estas perturbita kaj Satano volas malpacon. Tial via preĝo estu eĉ pli forta, por ke ĉiu malpura spirito de disiĝo kaj milito eksilentu. Estu konstruantoj de paco kaj portantoj de ĝojo el la Resurektinto en vi kaj ĉirkaŭ vi, por ke la bono gajnu en ĉiu homo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2021

Mesaĝo el 25-an Junio 2022 "Karaj infanoj. Mi ĝojas kun vi kaj dankas al vi pro ĉiu ofero kaj preĝo, kiujn vi oferis por miaj intencoj. Infanetoj, ne forgesu, ke vi estas gravaj en mia plano de savo de la homaro. Reiru al Dio kaj preĝu, por ke la Sankta Spirito agu en vi kaj tra vi. Infanetoj, mi estas kun vi ankaŭ en ĉi tiuj tagoj, kiam Satano batalas por milito kaj malamo. Divido estas forta kaj malbono funkcias en homo kiel neniam antaŭe. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2022

Mesaĝo el 25-an Julio 2022 "Karaj infanoj. Mi estas kun vi por gvidi vin sur la vojon de konvertiĝo, ĉar, infanetoj, per via vivo vi povas proksimigi multajn animojn al mia Filo. Vi estu kun espero en la koro ĝojaj atestantoj de la vorto kaj amo de Dio, kiu venkas ĉiun malbonon. Pardonu tiujn, kiuj faras malbonon al vi, Kaj iru sur la vojo de sankteco. Mi kondukas vin al mia Filo, por ke Li estu la vojo, la vero kaj la vivo por vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2022

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2022 "Karaj infanoj. Dio permesis al mi esti kun vi kaj gvidi vin sur la vojo de la paco, por ke per persona paco vi konstruu pacon en la mondo. Mi estas kun vi kaj propetas por vi antaŭ mia Filo Jesuo, por ke Li donu al vi fortan fidon kaj esperon al pli bona estonteco, kiun mi volas konstrui kun vi. Vi estu kuraĝaj kaj ne timu, ĉar Dio estas kun vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2022

Mesaĝo el 25-an Septembro 2022 "Karaj infanoj. Preĝu, ke la Sankta Spirito lumigu vin, por ke vi estu ĝojaj serĉantoj de Dio kaj atestantoj de amo senlima. Mi estas kun vi, infanetoj, kaj denove mi alvokas vin ĉiujn: kuraĝu kaj atestu pri la bonaj faroj, kiujn Dio faras en kaj per vi. Bonvolu, esti ĝojaj en Dio. Faru bonon al via proksimulo, por ke estu bone por vi sur la tero, kaj preĝu por paco, kiu estas minacata, ĉar Satano volas militon kaj malpacon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2022

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2022 "Karaj infanoj. La Plejaltulo permesis al mi esti kun vi, kaj esti por vi ĝojo kaj la vojo en espero, ĉar la homaro decidis por morto. Tial Li sendis min por instrukcii vin, ĉar sen Dio vi ne havas estontecon. Infanetoj, estu iloj de amo por ĉiuj, kiuj ne ekkonis la Dion de amo. Atestu ĝoje vian kredon kaj ne perdu esperon en ŝanĝo de la homa koro. Mi estas kun vi kaj benas vin per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/20222

Mesaĝo el 25-an November 2022 "Karaj infanoj. La Plejaltulo sendis min al vi, por instrui al vi preĝon. Preĝo malfermas korojn kaj donas esperon, kaj kredo naskiĝas kaj fortiĝas. Infanetoj, kun amo mi vin vokas: revenu al Dio, ĉar Dio estas amo kaj via espero. Vi ne havas estontecon, se vi ne decidos por Dio; kaj tial mi estas kun vi por gvidi vin decidi por konvertiĝo kaj vivo, kaj ne por morto. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2022

Mesaĝo el 25-an Decembro 2022 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi portas mian Filon Jesuon al vi, por ke vi estu Lia paco kaj reflekto de klareco kaj ĝojo de la ĉielo. Preĝu, infanetoj, por ke vi estu malfermitaj por ricevi pacon, ĉar multaj koroj estas fermitaj al la voko de la lumo, kiu ŝanĝas korojn. Mi estas kun vi kaj mi preĝas por vi, ke vi malfermu vin por ricevi la Reĝon de Paco, kiu plenigas viajn korojn per varmo kaj beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2022


Last Modified 12/26/2022