Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2021 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2021 "Karaj infanoj. Mi vokas vin nuntempe al preĝo, fasto kaj rezigno, por ke vi estu pli forta en fido. Jen tempo de vekiĝo kaj de naskado. Kiel naturo, kiu sin donas, vi, ankaŭ, infanetoj, bonvolu pripensi, kiom multe vi ricevis. Estu ĝojaj portantoj de paco kaj amo, por esti bone por vi sur la tero. Sopiru al Ĉielo; kaj en Ĉielo ne ekzistas malĝojo aŭ malamo. Tial, infanoj, decidu denove por konvertiĝo kaj lasu sanktecon regi en via vivo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 01/2021

Mesaĝo el 25-an Februaro 2021 : "Karaj infanoj. Dio permesis al mi esti ankaŭ hodiaŭ kun vi,por alvoki vin al preĝo kaj fasto. Vivu ĉi tiun tempon de graco kaj estu atestantoj de espero, ĉar mi ripetas al vi, infanoj, ke per preĝo kaj fastado ankaŭ militoj povas esti subpremitaj. Infanetoj, kredu kaj vivu ĉi tiun tempon de graco en fido kaj kun fido; kaj mia Senmakula Koro ne lasas iun ajn el vi en malpaco, se vi petas min. Mi propetas por vi antaŭ la Plejaltulo kaj mi preĝas por paco en viaj koroj kaj por espero por la estonteco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2021

Mesaĝo el 25-an Marto 2021 "Karaj infanoj. Ankaŭ hodiaŭ mi estas kun vi por diri al vi: Infanetoj, kiuj preĝas, ne timas la estontecon kaj ne perdas esperon. Vi estas elektitaj por porti ĝojon kaj pacon, ĉar vi estas miaj. Mi venis ĉi tien kun la nomo 'Reĝino de Paco', ĉar la diablo volas malpacon kaj militon, li volas plenigi vian koron per timo pri la estonteco - sed la estonteco estas la Dio. Tial estu humila kaj preĝu, kaj transdonu ĉion en la manojn de la Plejaltulo, Kiu kreis vin. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 03/2021

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2021 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi vokas vin, por ke vi atestu vian fidon en la printempaj koloroj. Estu la fido de espero kaj kuraĝo. Via fido, infanoj, ne ŝanceliĝu en iu ajn situacio, eĉ ne en ĉi tiu tempo de provo. Paŝu kuraĝe kun la resurektinta Kristo al la Ĉielo, kiu estas via celo. Mi akompanas vin sur ĉi tiu sankta vojo kaj metas vin ĉiujn en mian Senmakulan Koron. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 04/2021

Mesaĝo el 25-an Majo 2021 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi rigardas vin kaj vokas: revenu al Dio, ĉar Li estas la amo kaj pro amo sendis min al vi por gvidi vin laŭ la vojo de konvertiĝo. Forlasu pekon kaj malbonon, decidu por sankteco, kaj ĝojo komencos regi; kaj vi estos miaj etenditaj manoj en ĉi tiu perdita mondo. Mi deziras, ke vi estu preĝo kaj espero al tiuj, kiuj ne ekkonis la Dion de amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2021

Mesaĝo el 25-an Junio 2021 "Karaj infanoj. Mia koro ĝojas, ĉar tra ĉi tiuj jaroj mi vidas vian amon kaj malfermitecon al mia voko. Hodiaŭ mi vokas vin ĉiujn: preĝu kun mi por paco kaj libereco, ĉar Satano estas forta kaj per sia trompo, volas des pli forigi korojn de mia patrina koro. Tial decidu por Dio, por ke estu bone por vi sur la tero, kiun Dio donis al vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2021

Mesaĝo el 25-an Julio 2021 "Karaj infanoj. Mi vokas vin, por ke vi estu preĝo por ĉiuj, kiuj ne preĝas. Infanetoj, bonvolu atesti per viaj vivoj la ĝojon, ke vi estas miaj, kaj Dio atentos viajn preĝojn kaj donos al vi pacon en ĉi tiu malpaca mondo, kie regas fiero kaj egoismo. Infanetoj, vi estu malavaraj kaj estu la amo pro mia amo, por ke paganoj sentu, ke vi estas miaj kaj ke ili turniĝu al mia Senmakula Koro. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2021

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2021 "Karaj infanoj. Kun ĝojo mi vokas vin ĉiujn, infanetoj, kiuj, vi respondis al mia voko: bonvolu, esti ĝojo kaj paco. Bonvolu atesti per viaj vivoj ĉielon, kiun mi alportas al vi. Estas tempo, infanetoj, ke vi estu spegulbildo de mia amo por ĉiuj, kiuj ne amas kaj kies koraj malamoj venkis. Estas tempo, infanetoj, ke vi estu spegulbildo de mia amo por ĉiuj, kiuj ne amas, kaj kies koroj, malamo venkis. Ne forgesu: mi estas kun vi kaj propetas por vi ĉiuj antaŭ mia Filo Jesuo, por ke Li donu al vi sian pacon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 08/2021

Mesaĝo el 25-an Septembro 2021 "Karaj infanoj. Preĝu, atestu kaj ĝoju kun mi, ĉar la Plejaltulo daŭre sendas min por gvidi vin sur la vojo de sankteco. Konsciu, infanoj, ke la vivo estas mallonga kaj la eterneco atendas je vi, ke vi donu gloron al Dio per via estaĵo, kun ĉiuj sanktuloj. Infanetoj, ne zorgu pri surteraj aferoj, sed sopiru al Ĉielo. Ĉielo estos via celo kaj ĝojo komencos regi en via koro. Mi estas kun vi kaj benas vin ĉiujn per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2021

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2021 "Karaj infanoj. Reiru al preĝo, ĉar, kiu preĝas, ne timas la estontecon. Kiu preĝas, estas malfermita al vivo, kaj respektas la vivon de aliaj. Kiu preĝas, infanetoj, sentas la liberecon de la filoj de Dio kaj en ĝojo de koro servas por la bono por sia frato, homo. Do, ĉar Dio estas amo kaj libereco, tial infanetoj, se ili volos vin kateni kaj uzi vin, tio ne estas de Dio. Ĉar Dio estas amo kaj donas Sian pacon al ĉiu kreitaĵo. Kaj tial Li sendis min al vi, por helpi al vi kreski en sankteco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2021

Mesaĝo el 25-an November 2021 "Karaj infanoj. Mi estas kun vi en ĉi tiu tempo de kompato, kaj mi vokas vin ĉiujn, esti portantoj de paco kaj amo en ĉi tiu mondo kie, per mi infanetoj, Dio vokas vin, esti preĝo kaj amo, kaj esprimo de Ĉielo ĉi tie, sur la tero. Viaj koroj estu plenigitaj de ĝojo kaj fido al Dio; por ke, infanetoj, vi havu plenan fidon al Lia sankta volo. Tial mi estas kun vi, ĉar Li, la Plejaltulo, sendas min inter vi, por kuraĝigi vin al la espero; kaj vi estos pacigantoj en ĉi tiu malpaca mondo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2021

Mesaĝo el 25-an Decembro 2021 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi portas mian Filon Jesuon al vi, por ke Li donu al vi Sian pacon. Infanetoj, sen paco vi ne havas estontecon, nek benon; do bonvolu reveni al la preĝo, ĉar la frukto de la preĝo estas ĝojo kaj fido, sen kiuj vi ne povas vivi. La hodiaŭan benon, kiun ni donas al vi, portu al viaj familioj kaj riĉigu ĉiujn, kiujn vi renkontas, por ke ili sentu la gracon, kiun vi ricevas. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2021


Last Modified 12/27/2021