Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2020 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an Januaro 2020 "Karaj infanoj. Hodiaŭ mi vokas vin por preĝi ankoraŭ pli, ĝis vi sentos la sanktecon de pardono en via koro. Devas esti sankteco en la familioj, infanoj, ĉar ne ekzistas estonteco por la mondo sen amo kaj sankteco - ĉar en sankteco kaj ĝojo, vi donu vin al Dio, la Kreinto, kiu amas vin kun nemezurebla amo. Jen, kial Li sendas min al vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2020

Mesaĝo el 25-an Aprilo 2020 "Karaj infanoj. Ĉi tiu tempo estu stimulo por persona konvertiĝo por vi. Preĝu, infanoj, en soleco, al la Sankta Spirito por fortigi vin per kredo kaj konfido al Dio, por ke vi estu indaj atestantoj de la amo, kiun Dio donas al vi per mia ĉeesto. Infanoj, ne permesu tentojn malmoligi vian koron kaj ke la preĝo estu unu dezerto. Estu reflekto de la amo de Dio kaj atestu vian Resurektitan Jesuon per viaj vivoj. Mi estas kun vi kaj mi amas ĉiujn kun mia patrina amo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2020

Mesaĝo el 25-an Majo 2020 "Karaj infanoj. Bonvolu preĝi kun mi, por nova vivo por vi ĉiuj. En viaj koroj, infanoj, vi scias, kio devas esti ŝanĝita: Revenu al Dio kaj al Liaj ordonoj, por ke la Sankta Spirito ŝanĝu viajn vivojn kaj la vizaĝon de ĉi tiu tero, kiu bezonas renovigon en la Spirito. Infanoj, estu preĝo por ĉiuj, kiuj ne preĝas; estu ĝojo por ĉiuj, kiuj ne vidas la eliron; estu portantoj de lumo en la mallumo de ĉi tiu malpaca tempo. Bonvolu preĝi kaj serĉi la helpon kaj protekton de la sanktuloj, por ke vi ankaŭ sopiru la ĉielon kaj ĉielajn realaĵojn. Mi estas kun vi, kaj protektas, kaj benas ĉiujn el vi, per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2020

Mesaĝo el 25-an Junio 2020 "Karaj infanoj. Mi aŭskultas viajn kriojn kaj preĝojn, kaj mi propetas por vi, antaŭ mia Filo, Jesuo, la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Revenu, infanoj, al preĝo kaj malfermu viajn korojn en ĉi tiu tempo de graco kaj ekiru al la vojo de konvertiĝo. Via vivo estas efemera, kaj sen Dio ne havas sencon. Mi estas kun vi por konduki vin al sankteco de vivo, por ke ĉiu el vi malkovru la ĝojon el vivo. Mi amas vin ĉiujn, infanoj, kaj mi benas vin per mia patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton. " 06/2020

Mesaĝo el 25-an Aŭgusto 2020 "Karaj infanoj. Jen tempo de graco. Mi estas kun vi kaj denove invitas vin, infanoj: revenu al Dio kaj al preĝo ĝis la preĝo estos ĝojo por vi. Infanoj, vi havos nek estontecon nek pacon, ĝis kiam via vivo ne komenciĝos per persona konverto kaj ŝanĝo al bono. Malbono ĉesos kaj paco ekregos en viaj koroj kaj en la mondo. Tial, infanoj, preĝu, preĝu, preĝu. Mi estas kun vi kaj propetas antaŭ mia Filo Jesuo por ĉiu el vi. Mi estas kun vi kaj propetas antaŭ mia Filo Jesuo por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2020

Mesaĝo el 25-an Septembro 2020 "Karaj infanoj. Mi estas kun vi tiel longe, ĉar Dio estas granda en Sia amo kaj en mia ĉeesto. Mi vokas vin, infanetoj: revenu al Dio kaj al preĝo. La mezuro de via vivmaniero estu amo kaj ne forgesu, infanetoj, ke preĝo kaj fasto faras miraklojn en vi kaj ĉirkaŭ vi. Ĉio, kion vi faras, estu por la gloro de Dio, kaj tiam la Ĉielo plenigos vian koron per ĝojo, kaj vi sentos, ke Dio amas vin kaj sendas min por savi vin kaj la teron, sur kiu vi vivas. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2020

Mesaĝo el 25-an Oktobro 2020 "Karaj infanoj. En ĉi tiu tempo, mi vokas vin, por ke vi revenu al Dio kaj al preĝo. Alvoku la helpon de ĉiuj sanktuloj, por ke ili estu ekzemplo, kaj helpo al vi. Satano estas forta kaj batalas por tiri des pli multajn korojn al si mem. Li volas militon kaj malamon. Tial mi estas kun vi tiom longe, por konduki vin al la vojo de savo, al Tiu, kiu, estas la Vojo, la Vero kaj la Vivo. Infanetoj,bonvolu reveni al la amo, al Dio, kaj LI estos via forto kaj rifuĝo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2020

Mesaĝo el 25-an November 2020 "Karaj infanoj. Jen tempo de amo, bonkoreco, preĝo kaj ĝojo. Preĝu, infanoj, por ke la malgranda Jesuo naskiĝu en viaj koroj. Bonvolu Malfermi viajn korojn al Jesuo, kiu sin donas al ĉiu el vi. Dio sendis min por esti ĝojo kaj espero en ĉi tiu tempo, kaj mi diras al vi: Sen malgranda Jesuo vi ne havas nek la tenerecon nek la senton de Ĉielo, kaŝitan en la novnaskito. Tial infanoj, laboru je vi mem. Legante la Sanktan Skribon, vi malkovros la naskiĝon kaj ĝojon de Jesuo, kiel en la unuaj tagoj, kiujn Meĝugorje donis al la homaro. Historio estos vero, kiu ankaŭ hodiaŭ ripetas en vi kaj ĉirkaŭ vi. Laboru kaj konstruu pacon per la Sakramento de Konfeso. Repaciĝu kun Dio, infanoj, kaj vi vidos miraklojn ĉirkaŭ vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2020

Mesaĝo el 25-an Decembro 2020: "Karaj infanoj.Mi portas al vi malgrandan Jesuon, kiu alportas al vi pacon, tiu, kiu estas la pasinteco, estanteco kaj estonteco de via ekzisto. Infanetoj, ne permesu, por ke viaj fido kaj espero en pli bona estonteco estu estingitaj,ĉar vi estas elektitaj kiel atestantoj pri espero en ĉiu situacio. Tial mi estas ĉi tie kun Jesuo, por ke Li benu vin per sia paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2020


Last Modified 12/26/2020