Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2013 In Esperanto

Mesaĝo el 25-an de Januaro 2013 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la preĝo. Via preĝo estu forta kiel la viva ŝtono, ĝis kiam vi mem estos vivaj atestantoj. Atestu la belecon de via kredo. Mi estas kun vi, kaj mi propetas ĉe mia filo por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 01/2013

Mesaĝo el 25-an de Februaro 2013 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la preĝo. Peko altiras vin al la mondaĵoj kaj mi venis por ke mi konduku vin al sankteco kaj al diaĵoj, sed vi batalas kaj elspezas sian energion en la batalo inter la bono kaj la malbono, kiu estas en vi. Tial, infanetoj, preĝu, preĝu, preĝu ĝis kiam la preĝo ne estiĝos por vi la ĝojo, kaj via vivo ne ŝanĝiĝos al simpla vojo al la Dio. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 02/2013

Mesaĝo el 25-an de Marto 2013 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de la graco mi vokas vin, ke vi prenu en viajn manojn krucon de mia amata Filo Jesuo kaj meditu pri Lia martirigo kaj mortigo. Via sufero estu kunigita kun Lia sufero, kaj la amo venkos, ĉar Tiu , Kiu estas amo donis sin mem el la amo, por ke Li savu ĉiun el vi. Preĝu, preĝu, preĝu, ĝis kiam la amo kaj la paco ne ekregos en viaj koroj. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 03/2013

Mesaĝo el 25-an de Aprilo 2013 "Karaj infanoj! Preĝu, preĝu, seninterrompe preĝu, ĝis kiam via koro ne malfermos en la kredo kiel la floro malfermiĝas al varmaj sunradioj. Tio ĉi estas la tempo de la graco, kiun la Dio donas al vi pere de mia ĉeesto, sed vi estas malproksime de mia koro, tial mi vin vokas por persona konverto kaj por la preĝo en familioj. Estu por vi ĉiam kuraĝigo la Sankta Skribo. Mi benas vin per la patrina beno. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 04/2013

Mesaĝo el 25-an de Majo 2013 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi invitas vin, ke vi estu fortaj kaj decidaj en la kredo kaj preĝo, ĝis kiam viaj preĝoj ne estos tiel fortaj, ke ili malfermos la koron de mia amata Filo Jesuo. Preĝu karaj infanoj, preĝu sen ĉeso, ĝis kiam via koro ne malfermos al la amo de Dio. Mi estas kun vi, kaj mi propetas por vi ĉiuj, kaj mi preĝas, por ke vi konvertu. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 05/2013

Mesaĝo el 25-an de Junio 2013 "Karaj infanoj! Kun ĝojo en la koro mi vin ĉiujn amas kaj invitas vin, proksimu je mia Senmakulita koro, por ke mi povu vin ankoraŭ pli multe proksimi al mia Filo Jesuo, por ke li donu al vi sian pacon kaj amon, la nutraĵojn por ĉiu el vi. Malfermu miaj infanoj al la preĝo, malfermu al mia amo. Mi estas via patrino kaj mi ne povas lasi vin solaj en erarvagado kaj en peko. Vi estas, miaj karaj infanoj, invititaj, por ke vi estu miaj infanoj, miaj amataj infanoj, por ke mi vin ĉiujn povu fordoni al mia Filo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 06/2013

Mesaĝo el 25-an de Julio 2013 "Kun ĝojo en mia koro mi vokas vin ĉiujn, vivi vian fidon, kaj atestu ĝin per via koro kaj per via ekzemplo per ĉiu maniero. Decidu, infanetoj, esti for de peko kaj tento kaj estu ĝojo kaj amo al sankteco en viaj koroj. Mi amas vin, infanetoj, kaj mi akompanas vin per mia propeto antaŭ la Plejaltulo. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 07/2013

Mesaĝo el 25-an de Augusto 2013 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ donas al mi la Plejaltulo gracon ke mi estu kun vi kaj ke mi gvidu vin al la konverto. Ĉiun tagon mi semas la semon kaj mi vokas vin al la konverto, por ke vi estu preĝo, paco, amo - greno, kiu formortos kaj alprenos centoblan rikolton. Mi ne volas, karaj infanoj, por ke vi pentindu por ĉio, kion vi povis fari,sed ne volis. Por tio infanetoj denove entuziasme parolu: “Mi volas esti la signo por aliuloj". Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 08/2013

Mesaĝo el 25-an de Septembro 2013 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin al la preĝo. Via rilato al preĝo estu ĉiutaga. La preĝo kaŭzas miraklojn en vi, kaj agas ankaŭ tra vi. Tial, infanoj miaj, la preĝo estu por vi la ĝojo. Poste estos via rilato al la vivo pli profunda kaj pli malfermita kaj vi ekkomprenos, ke la vivo estas la donaco por ĉiu el vi. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 09/2013

Mesaĝo el 25-an de Oktobro 2013 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas vin, por ke vi malfermiĝu al la preĝo. La preĝo kaŭzas miraklojn en vi kaj ankaŭ trans vi. Tial miaj infanoj, en simpleco de la koro postulu de la Plejaltulo, ke Li donu al vi forton, ke vi estu Diaj infanoj, kaj ne, por ke satano skuadu per vi kiel vento per branĉaro. Infanoj miaj, denove decidiĝu por la Dio kaj serĉu nur Lian volon kaj poste en Li vi trovos ĝojon kaj pacon. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 10/2013

Mesaĝo el 25-an de Novembro 2013 "Karaj infanoj! Hodiaŭ mi vokas ĉiujn al la preĝo. Malfermu la pordojn de via koro profunde al la preĝo, infanetoj, al la preĝo per koro, kaj la Plejaltulo povos poste influi al via libereco kaj komenciĝos la konvertiĝo. Via kredo ekestos solida tiel, ke vi povos diri per la tuta koro: "Mia Dio mia ĉio". Vi, miaj infanetoj ekkomprenos, ke ĉio en tiu ĉi mondo estas pasebla. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 11/2013

Mesaĝo el 25-an de Decembro 2013 "Karaj infanoj! Mi portas al vi la Reĝon de la paco, por ke Li donu al vi sian pacon. Vi, infanetoj, preĝu, preĝu, preĝu. La frukto de la preĝo estos videbla sur la vizaĝoj de la homoj, kiuj decidiĝis por la Dio kaj Lia regno. Mi kun mia Filo Jesuo benas vin ĉiujn per la beno de la paco. Mi dankas, ke vi akceptis mian inviton." 12/2013


Last Modified 12/27/2013