Our Lady Of Medjugorje

Messages From 2008 In Esperanto

Mesaĝo el 25-a de januaro 2008 "Karaj infanoj! Kun fasto vi alproksimiĝas al la tempo de la graco.Via koro estas kavazaŭ priplugita grundo, preparita akcepti la frukton , el kiu elkreskos la bono. Vi, infanetoj estas liberaj, por elekti bonon aŭ malbonon. Tial mi vokas vin, por ke vi preĝu kaj fastu. Dissemu la ĝojon kaj la frukto de la ĝojo kreskos en viaj koroj por via bono kaj ceteraj ĝin vidos kaj akceptos tra via vivo.Malakceptu pekon kaj elektu la eternan vivon. Mi estas kun vi kaj mi petas por vi ĉe mia Filo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 01/2008

Mesaĝo el 25-a de februaro 2008 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de la graco mi denove vokas vin al la preĝo kaj sindeteno. Ĉiu via tago estu trabrodita per ardaj preĝoj por ĉiuj tiuj, kiuj ne ekkonis la Dian amon. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 02/2008

Mesaĝo el 25-a de marto 2008"Karaj infanoj! Mi vokas vin por labori je via ena konverto. Ankoraŭ Ĉiam vi estas malproksime de la renkonto kun la Dio en via koro. Tial vi uzu despli multe da tempo en preĝo kaj en la adoro de Jezuo en la Plej Sankta Sakramento, por ke Li ŝanĝu vin kaj por enmeti en viajn korojn la vivan kredon kaj sopiron al eterna vivo. Ĉio estas efemera , inafanetoj, nur la Dio ne estas efemera. Mi estas kun vi kaj instigas vin kun la amo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 03/2008

Mesaĝo el 25-a de aprilo 2008 "Karaj infanoj! Ankaü hodiaü mi invitas vin por kreski en la Dia amo kiel floro, kiu sentas varmajn radiojn de la printempo. Tiel ankaü vi kresku, miaj infanetoj en la Dia amo kaj portu ĝin al ĉiuj, kiuj estas malproksime de la Dio. Serĉu la Dian volon, kaj agu bonon al tiuj, kiujn donis al vi Dio en vian vojon kaj estu lumo kaj ĝojo. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 04/2008

Mesaĝo el 25-a de majo 2008 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo de la graco en kiu al mi permesis la Dio esti kun vi, vokas mi vin, miaj karaj infanoj denove por konverto. Laboru per eksterordinara maniero je savo de la mondo ĝis kiam mi estas kun vi. La Dio estas mizerikorda kaj donas eksterordinarajn gracojn, tial serĉu ilin pere la preĝo. Mi estas kun vi kaj mi ne lasos vin solajn. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 05/2008

Mesaĝo el 25-a de junio 2008 "Karaj infanoj! Ankaŭ hodiaŭ mi vokas vin kun granda ĝojo en la koro, por ke vi sekvu min kaj aŭskultu miajn mesaĝojn. Estu ĝojaj portantoj de paco kaj amo en tiu ĉi senpaca mondo. Mi estas kun vi kaj mi ĉiujn vin benas kun mia Filo Jesuo, La Reĝo de la paco. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 06/2008

Mesaĝo el 25-a de julio 2008 "Karaj infanoj! En tiu ĉi tempo , kiam vi pensas je via korpa ripozo, mi vokas vin al la konvertiĝo. Bonvolu preĝi kaj labori tiel, por ke via koro sopiru al la Dio Kreinto, kiu estas vera ripozo de via animo, kaj de via korpo. Li montru al vi Sian vizaĝon kaj donu al vi Sian pacon. Mi estas ĉe vi kaj propetas por ĉiu el vi antaŭ la Dio. Mi dankas al vi por respondo al mia voko." 07/2008


BackHomeOverviewInfo
Last Modified 08/08/2008